Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Kenjo : kamionistoj sub minaco de armiloj, ĉar ili strikas kontraŭ tago de 24 horoj
Partnerece kun Internacia Federacio de Laboristoj en Transporto (ITF). |
Dum la pasinta semajnfino (14-an kaj 15-an de marto 2015), kenjaj kamionistoj laborantaj por AGILITY, internacia kompanio pri loĝistiko, estis frapitaj de la polico kaj minacitaj per armiloj, devigataj konduki siajn kamionojn ĝis deponejo apartenanta al la entrepreno. Unu el ili deklaris « mi kredis ke ili mortigos nin ». Tiu polica perforto estas respondo al la protestoj de 80 kamionistoj truditaj labori dum tagoj de 24 horoj en Maungu, apud Voi kaj Mai Mahiu. La strikoj de la kamionistoj paralizis la nordan pasejon de Kenjo ; ili postulas agnoskon de sia sindikato fare de AGILITY kaj traktadon kun respekto.
Partnerece kun 