Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Svazilando : la represio intensiĝas kontraŭ sindikatanoj

Partnerece kun la Internacia Sindikata Federacio , kiu reprezentas 176 milionojn da laboristoj en 328 naciaj organizaĵoj de 162 landoj kaj teritorioj.

La lasta absoluta monarkio de la afrika kontinento intensigas siajn atakojn kontraŭ la sindikatoj kaj ties aktivuloj. La politikaj partioj estas malpermesitaj en Svazilando. La prezidanto de la Unuigita demokratia Movado de la popolo, Mario Musuku, kaj ties direktoro pri junularo, Maxwell Dlamini, suferas arbitran malliberecon. La advokato pri homaj rajtoj, Thulani Maseko, kaj la ĵurnalisto Bheki Makhubu, estis kondamnitaj al du jaroj da malliberejo ĉar ili skribis artikolojn kiuj kritikis mankon en justica sendependeco. La 19-an de marto 2015, Thulani estis izolita en karcero post publikigado de letero el sia karcero kiu markas la finon de lia unua jaro de mallibereco.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
kunenejabu@gov.sz, dlaminimb@gov.sz, masilelasib@gov.sz, winniekn@realnet.co.sz