Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano : Nova ondo da arestadoj de sindikataj aktivuloj antaŭ la 1-a de majo

Partnerece kun Internacia Federacio de la laboristoj en transportoj (ITF) and the Internacia sindikata Konfederacio

La laboristaj aktivuloj en Irano unu plian fojon estas viktimoj de persekutadoj dum siaj laŭleĝaj kaj legitimaj sindikataj aktivaĵoj. Unu tagon antaŭ la 1-a de majo, la 29an de aprilo 2015, Davood Razavi kaj Ebrahim Madadi el Sindikato de busŝoforoj de Teherano kaj ties ĉirkaŭaĵoj, estis arestitaj kaj malliberigitaj en la sektoro 209 de la malliberejo Evin, kie la politikaj malliberuloj estas detenitaj. Pli frue, la 28an de aprilo 2015, ankaŭ Mahmoud Salehi kaj Osman Ismaili, el la Komitato de kunordigado kaj formado de laboristaj organizaĵoj estis arestitaj. Ankaŭ aliaj incidentoj kontraŭ sindikataj aktivuloj estas menciitaj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
Info@leader.ir, Info@judiciary.ir, Info@dadiran.ir