Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Hungario : Hödlmayr devas respekti la sindikatajn rajtojn
![]() | Partnerece kun Sindikato de la laboristoj de multnaciaj firmaoj (TUWMC), en Hungario. |
La hungara filio de la aŭstria multnacia firmao pri transportoj Hödlmayr International AG malhelpas aktivecon de sindikataj reprezentantoj kaj malinstigas la dungitojn kiuj deziras sindikataniĝi. La "Sindikato de la laboristoj de multnaciaj firmaoj" (TUWMC) kreis ties lokan organizaĵon en 2013 kun aliĝa procento de 50% ĝis 60%. Iniciate de ties membroj, TUWMC komencis intertraktadi kolektivan konvencion kun la firmao. Dum tri aŭ kvar monatoj, la intertraktadoj bone progresis, tiam estis interrompitaj pro sinteno de la dunginto. Fakte, dum tiu tempo, Hödlmayr malhelpis la aktivecon de pluraj sindikataj respondeculoj. Pli freŝdate la gvidanto de la surloka organizaĵo, László Benko, estis maldungita post interveno ĉe la tribunalo dum proceso koncerne la salajran sistemon. László Benko laboras en tiu firmao de pli ol 20 jaroj, kaj estis neniam riproĉita pri la kvalito de sia laboro. Ni postulas de Hödlmayr ke ĝi repostenigu László Benko-n kaj atingu akordon kun TUWMC pri la laborkondiĉoj kaj la ĝustaj salajroj.

