Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Kanado : La ĉefministro Wynn kaj la ministro Flynn en Ontario devas defendi la kanadajn laboristojn
![]() | Partnerece kun Konsilio de Laboro de Toronto kaj Jorka regiono , plej grava Konsilio de laboristoj en Kanado, voĉo de la laboristoj en Toronto kaj Jorka regiono. `` |
Pli ol 120 metallaboristoj estis devigataj striki antaŭ pli ol 20 monatoj, ĉar ili ne konsentis ke Crown Holdings, unu el la plej gravaj fabrikistoj de trinkaĵskatoloj en la mondo, pagu ĝis 42% malplikoste la novajn dungitojn por fari la saman laboron ol ili.
Kelkajn monatojn antaŭ ol ili devige surstratiĝis, la firmao duobligis siajn profitojn kaj rekompencis tiujn laboristojn per premio de plej bona uzino en Nord-Ameriko. Nun, Crown anoncas ke eĉ kun redukto de 33% el la salajroj, plejparte de ni ne estos repostenigitaj.
La rezulto de tiu striko havas implicojn por ĉiuj kanadanoj. Se Crown venkas, la laboristoj povos perdi sian postenon ĉar ili plenumis sian strikrajton. Oni povas imagi, kio okazos se aliaj dungintoj en Kanado komencas tiun praktikon de konstanta anstataŭigado.
Ni petas de vi sendi mesaĝon al la Ĉefministro de Ontario, Kathleen Wynne kaj la ministro pri Laboro, Kevin Flynn, por ke ili alprenu pliajn aranĝojn por plifortigi la rajton de la laboristoj, kaj malebligi komencon de nova periodo de kontraŭsindikataj praktikoj en Kanado.

