Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Ĉinio : Ĉesigu polican perforton kontraŭ la laboristoj luktantaj por siaj rajtoj
![]() | Partnerece kun Sindikata Konfederacio de Kongkongo . Fondita en julio 1990, ĝi konsistas el pli ol 90 aniĝintaj organizaĵoj kolektantaj pli ol 190.000 membrojn. Ĝi estas tute sendependa de ĉia reĝimo, politika partio aŭ konsorcio. |
De la komenco de 2015, la represio kontraŭ la defendantoj de laborrajtoj en Kontinenta Ĉinio kreskis kun eskalado de diversaj aranĝoj : truditaj elpeladoj de la NROj el siaj oficejoj ĝis sistema uzado de perforto kontraŭ la reprezentantoj de la laboristoj. La polico atakis almenaŭ tri sindikatajn kunvenojn, eniris neatendite en la ĉambrojn, frapis kaj vundis la organizantojn kaj la ĉeestantajn laboristojn, malliberigis la respondeculojn de 1 ĝis 20 tagoj sub akuzoj de « sabotado de la produktado kaj ekspluatado ». Kazoj de sindikatanoj nepravigite malliberigitaj aŭ kriminaligitaj estas multegaj.
Laŭ la kunliga oficejo de la internacia sindikata movado en Hongkongo, almenaŭ 7 sindikataj aktivuloj plu restas en malliberejo, inter kiuj, tiuj kondamnitaj al ĝismorta aŭ longtempa malliberejo pro sia supozita impliko en provoj organizi la laboristojn en 1989. Aliparte, leĝprojekto celanta enkadrigi la administradon kaj rajton de la eksterlandaj NROj, reviziante la leĝojn pri nacia sekureco, estos ekzamenita de la konstanta Komitato de la nacia populara Asembleo en 2015. La celo de tiu inciato estas malhelpi la defendantojn de laboristaj rajtoj de la kontinento konstruadi retojn, kaj ricevi fremdan subtenon.

