Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Malajzio : Haltigu kontraŭ-sindikatismon en arbarekspluatado
![]() | Partnerece kun Internacia sindikato de Konstruado kaj Ligno , tutmonda sindikata federacio kunigante liberajn kaj demokratiajn sindikatojn, kun membroj en la industrioj de arbaro, ligno, konstruado, konstrumaterialoj, kaj similajn sektorojn. BWI federas 326 sindikatojn reprezentantajn 12 milionojn da membroj en 130 landoj. |
La arbarekspluatisto, Sabah Forest Industries (SFI), posedata de Ballarpur Industries Limited (BILT), filio de la grupo Avantha, rifuzas agnoski la Regionan sindikaton reprezentantan siajn dungitojn (STIEU). SFI defiis la instrukcion de la Ministerio pri homaj resursoj de Malajzio koncerne la dungitojn, kiuj rajtas sekrete voĉdoni, kaj deponis trian juran kontestadon ĉe la Ĉefkortumo de Sabah la 14an de majo 2015. SFI provis ankaŭ renaski malaperintan sindikaton inspiritan de la firmao mem, asertante ke ĝi agnoskos nur sindikaton internan al la entrepreno. SFI aplikas duoblan normon koncerne la laboristajn rajtojn, permesanta ke la sindikatoj en Barato formiĝu kaj subskribu kolektivajn konvenciojn, sed ne en Malajzio. La sindikato petas de SFI, ke ĝi agnosku por tiuj laboristoj, la rajton formadi sindikaton laŭvole, konforme kun la Konvencio 87 de IOL, kaj entekstigita kiel deviga postulo en la sistemojn de arbarekspluata permesilo, kaj la efikecajn normojn de la Internacia Financa-Korporacio (IFK), kiu finance subtenas SFI.

