Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Turkio : hontindaj kontraŭsindikataj praktikoj ĉe fabrikisto de mansakoj po 1000 Eŭroj
![]() | Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj de energio, minoj kaj manufakturo, kaj konsistigas novan solidarecan tutmondan forton en lukto por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj. |
Jen kontraŭsindikataj taktikoj de la kompanio SF Cuirs en Izmir, Turkio, okazintaj tiujn pasintajn semajnojn :
Maldungado de 14 membroj de la sindikatoj de salajruloj, sekvata de propono pri redungo, kondiĉe ke ili eksiĝu el la sindikato,
Peto, ĉe la surloka tribunalo, de ordono por meti sindikatan flagrubandon en gardejon, kaj blokado de la informoj rete diskonigitaj de la sindikato,
Plendo kun peto de domaĝkompenso kontraŭ la sindikato.
La longa listo de malrespekto al laborrajto estas kontraŭdira kun la « ĝeneralaj principoj de sub-traktado » de la ĉefa aĉetanto Mulberry, famega komerca marko en Unuiĝinta Reĝlando pro siaj luksaj mansakoj kaj bagaĝoj, kiu decidis ignori la aferon. Dum tiu tempo, la sakoj fabrikitaj en Izmir plu estas venditaj po pli ol mil eŭroj.
La laboristoj de SF Cuirs volas organiziĝi ene de Deriteks, la turka sindikato de la ledlaboristoj, filio de IndustriALL.
Sendu mesaĝon al la direkcioj de SF Cuirs kaj Mulberry por atentigi tiujn ambaŭ societojn pri ilia sociala respondeco, akordante al tiuj laboristoj de Izmir, voĉon en ilia uzino.

