Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Pollando : Ĉesigu maldungadon kaj kontraŭsindikatismon en la haveno de Gdańsk


Partnerece kun Internacia Federacio de la Laboristoj de Transportoj(IFL) and the Sendependa kaj memmastrumata sindikata organizaĵo Solidarnosc .

Maciek Konopka estis maldungita el sia posteno ĉe Terminalo de Konteneroj en Profunda akvo (TKP) en Gdańsk. Kial ? Ŝajne ĉar li estas sindikata gvidanto engaĝiĝinta kaj aktiva. Tio estas la lasta afero el serio da kontraŭsindikataj agadoj. 9 aliaj laboristoj jam estis truditaj al demisio pro timigoj kaj minacoj de maldungo.

Malgraŭ la potenco de la sindikato Solidarnosc NSZZ, la direkcio rifuzis taŭge respondi al la zorgoj de ĝiaj membroj pri gravaj demandoj kiel salajroj, portempaj kontraktoj, laboro dum ferioj, pere de konstruivaj intertraktadoj. Ĝi petis helpon de kabineto de advokatoj por mastrumi la intertraktadojn kun la sindikatoj, pri kolektiva konvencio, kaŭzante difektadon kaj haltigon de la dialogo.

La direkcio daŭre dungadas salajrulojn pere de sinsekvaj portempaj kontraktoj, ŝajne por disvastigi etoson de timo, kaj malsekureco.

Bonvolu aldoni vian voĉon al niaj, por peti de la direkcio, de la membroj de la administracia konsilio, kaj de la investistoj de TKP Gdańsk, ke ili redungadu Maciek Konopka kaj ĉesigu la aliajn maldungojn kaj kontraŭsindikatismajn praktikojn. TKP devas plu intertraktadi kaj dialogi rekte, sincere, kun la sindikato por atingi kolektivan konvencion, kiu ebligos plibonigi la laborkondiĉojn ĉe la terminalo.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
maciek.kwiatkowski@dctgdansk.com, executive.office@dctgdansk.com, Grant.Smith@macquarie.com, dct@solidarnosc.gda.pl