Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Kirgizio : Ĉesigu kontraŭsindikatismon, reenoficigu Zhanaydar Akhmetov
![]() | Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la energia, mina kaj manufaktura sektoroj, kaj konsistigas novan forton de tutmonda solidareco en batalo por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj. |
La ĉina petrolkompanio Zhongda provas detruadi la lokan branĉon de organizaĵo aliĝinta al IndustriALL, "Unuiĝo de la Minoj kaj metalurgio en Kirgizio". Je la komenco, la entrepreno ignoris la sindikaton, kaj ĝi finfine alprenis kontraŭsindikatisman konduton. Fine de aŭgusto, la direkcio de la entrepreno maldungis la sindikatan respondeculon Zhanaydar Akhmetov, kontestis la registradon de la sindikato, kaj komencis telefoni al la familioj de la sindikatanoj, minacante maldungi ilin, se ili plu aliĝas al la sindikato. En decembro 2014, la laboristoj de Zhongda kreis sian sindikaton tute konforme al la nacia leĝaro. Ili deziris protekti siajn rajtojn, ĉar la societo ne establis laborkontraktojn, tro ofte uzante portempajn laborkontraktojn, rifuzante pagi la elspezojn kaj la kromajn avantaĝojn, sen provizi la materialojn de individuaj protektoj.
Subtenu nian agadon, helpu nin akiri reenoficigon de Zhanaydar Ahmetov, kaj ĉesigon de kontraŭsindikatismo en Zhongda.

