Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Estonio : reenoficigu Sergey Mastepan
![]() | Partnerece kun Internacia Federacio de Transport-Laboristoj (ITF). |
La sindikata delegito Sergey Mastepan estis maldungita el la estona kompanio de vartransito "Transiidikeskus AS". Li partoprenis diskonigon de la malbonaj laborkondiĉoj, kaj de la kontraŭ-sindikata diskriminacio ene de la societo en gazetartikolo, kaj pli freŝdate dum parolado ĉe strikposteno. Poste, Sergey ĵetis lumon sur la laborkondiĉojn, kiuj povus endanĝerigi la sanon, sekurecon kaj fundamentajn rajtojn de la laboristoj en la haveno de Talino. La societo troigis kaj fabrikis laŭdire « malrespektojn » de lia kontrakto, kaŭze de kio li estis maldungita post 20 jaroj da servodaŭro. La "Sendependa Sindikato de Estonaj Maristoj" batalas por reenoficigo de Sergey – Kuniĝu kun ili.

