Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Sud-Koreio : Ĉesigu la represion kontraŭ sindikatismo
Ekde sia enpostenigo en 2013, la registaro de la prezidentino Park Guen-hye de Sud-Koreo plurfoje provis malfortigi la laboristajn rajtojn kaj iliajn sindikatojn, inkluzive per mobilizado de la polico, kiu disturbas manifestaciojn kaj arestas la sindikatajn gvidantojn. Plurfoje, la IOL kondamnis la korean registaron pri ĝiaj gravaj malrespektoj pri rajto al asocia libereco, kaj kolektiva intertraktado. La 21an de novembro, la polico traserĉis la oficejojn de la Korea Konfederacio de la Sindikatoj (KTCU) kaj de ties filioj, kaj kaptis dokumentojn, materialojn kaj komputilojn. Pluraj dungitoj de la KCTU estis arestitaj kaj arestordo estis lanĉita kontraŭ la prezidanto de la KCTU, Han Sang-Gyun.
Tiu surprizatako sekvas partoprenon de la sindikatoj al kolektiĝo, la 14an de novembro por protesti, interalie, kontraŭ serio de reformoj pri laborrajto, kiuj grave difektas la rajtojn de la laboristoj kaj de ties sindikatoj. La reformo de la laboro antaŭenpuŝata de la registaro ebligus redukti pagon de la kromaj laborhoroj, de la feritagoj, dungi portempajn laboristojn en la baza manufaktura sektoro (ĝis hodiaŭ kontraŭleĝa) kaj malaltigus la nivelon de la senlabora monkompenso por la laboristoj dungitaj en mallongdaŭraj postenoj kaj malaltaj salajroj. Fine, la prezidentino Park elvokis la minacon de internacia terorismo por denunci la gvidantojn de la protestoj, kio sugestas ke la teroristoj povus profiti de la manifestacioj por lanĉi atakojn.










