Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Ĝibutio : sindikatisma instruisto enkarcerigita
![]() | Partnerece kun Internacia Edukado , Internacia sindikata federacio grupiganta 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentanta ĉirkaŭ 32,5 milionojn da instruistoj kaj aliaj profesiuloj pri edukado. |
Omar Ali Ewado, ĝenerala kun-sekretario de Unuiĝo de la instruistoj en elementaj lernejoj (SEP), kaj prezidento de la Ĝibutia Ligo pri homaj rajtoj (LDDH) estis arestita kaj kondamnita al tri monatoj da malliberejo post publikigo de listo de viktimoj post la masakro de civiluloj plenumitaj de la sekurecaj fortoj la 21an de decembro 2015 en la kvartalo Balbala en Ĝibutio. Estas neakcepteble, ke S° Ewado estu punita pro siaj legitimaj aktivaĵoj kiel defendanto de homaj rajtoj. Ni ankaŭ estas ege maltrankvilaj pro liaj malbonaj karceraj kondiĉoj. Krome, la advokato de S° Ewado estis detenita de la aŭtoritatoj en la flughaveno de Ĝibutio kaj konsekvence ne povis defendi sian klienton, kio estas nekontestebla malrespekto de la internaciaj normoj, koncerne rajton al defendo. La apelacia proceso okazos sabaton 30an de januaro.
Ni petas de la aŭtoritatoj de Ĝibutio, ke ĝi garantiu justan apelacian proceson por S°Ewado kaj ĉesigu ĉiajn turmentadojn kontraŭ li kaj ĉiuj defendantoj de homaj rajtoj en Ĝibutio.

