Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Egiptio : torturo kaj murdo de Giulio Regeni

Homoj ĉie en la mondo estis konsternitaj kaj malgajigitaj, ekscii pri la torturo kaj murdo de Giulio Regeni, juna universitatano, kiu estis en Egiptio por plenumi esploron pri la situacio de la sendependaj sindikatoj.

Kiel skribis Kamal Abbas, grava gvidanto de la egipta laborista movado : « La anonco de la morto de Giulio intervenis dek tagojn post lia malapero. La stato, en kiu la korpo estis trovita, montras ke Giulio estis perforte murdita kaj suferis pri terura torturo antaŭ sia morto. Tio kaŭzis internacian indignon. » Malfermaj leteroj kaj retkampanjoj de universitataj kolegoj de Giulio okazis.

Ankaŭ la sindikata movado, postulas respondojn de la egipta registaro, arestadon kaj persekuton de la personoj, kulpaj pri tiu abomeninda krimo.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
media.office8@op.gov.eg, egypt@un.int, Contact.Us@mfa.gov.eg, ambegitto@yahoo.com