Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano : Liberigu la sindikatan gvidanton de la instruistoj, Esmail Abdi

Esmail Abdi, gvidanto de la profesia asocio de la instruistoj en Teherano estis ĵus kondamnita je ses jaroj da malliberejo fare de la Islama revolucia tribunalo en Irano.

La 22-an de februaro, la verdikto ekestis, ok monatojn post lia arestado, dum li iris al Armenio por akiri necesan vizon en la celo ĉeesti la Mondan kongreson de la Internacio de Edukado en Otavo, Kanado. De tiam enkarcerigita, Esmail estis akuzata pri « kolektiĝo kaj koluzio en la intenco malutili al publika ordo » kaj « propagando kontraŭ la sistemo ». Ties kolegoj juĝas, ke tiuj akuzoj estis motivitaj fare de liaj laŭleĝaj sindikataj aktivaĵoj kaj lia rolo en la asocio. Antaŭ lia enkarcerigo la 27-an de junio 2015, kolektiĝoj okazis en la tuta lando por protesti kontraŭ la malaltaj salajroj, kiuj metas plimulte el la iranaj instruistoj sub la malriĉeca sojlo.

La Internacio de Edukado postulas tujan kaj senkondiĉan liberigon de Esmail Abdi kaj respekton de la fundamentaj rajtoj de ĉiuj iranaj instruistoj.

Ni dankas vin pro via solidareco kaj subteno al niaj iranaj kolegoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info_leader@leader.ir, media@rouhani.ir, vazir@medu.ir, iran@un.int, secretariat@iranembassy.be, rights@ei-ie.org