Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Gambio : justeco por Sheriff Diba

Partnerece kun la Internacia Federacio de la laboristoj de Transportoj (ITF) kaj la Sindikato de la Laboristoj en la Ŝoseotransportoj de Senegalo – Fortoj por la Ŝanĝo (STTRS-FC).

Komence de la monato, sindikatoj de la ŝoseotransportoj en Senegalo lanĉis blokadon de la Gambia landlimo, kies prezidento unuflanke centobligis la prezon de la landlima imposto por la kamionoj kiuj eniras en la landon. Samtempe la kamionistoj en Gambio petis de sia registaro malaltigon de la podetalaj prezoj de la karburaĵoj konforme al la pograndaj prezoj. Rezulto? La prezidento malpermesis la sindikatajn aktivaĵojn kaj arestis tri sindikatajn gvidantojn. Unu el ili, Sheriff Diba, el la GNTCA (Nacia Asocio pri Kontrolo de la Transportoj) mortis en malliberejo. Laŭ atestoj, li suferis pri la perforta konduto fare de agentoj de la Nacia Agentejo pri Informoj. Ni postulas justicon por Sheriff kaj ties gambiaj kaj senegalaj kolegoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info@statehouse.gm