Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Kolombio : Liberigu tuj la profesoron kaj sindikatanon Miguel Ángel Beltrán
![]() | Partnerece kun la Internacio de Edukado, internacia sindikata federacio kuniganta 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentanta ĉirkaŭ 32,5 milionojn da profesiuloj en edukado. |
Doktoro Ángel Beltrán, kolombia universitatano kaj membro de la sindikato de supera instruado APSU, estis arestita pro akuzoj de ribelo en julio 2015 kaj maljuste kondamnita al enkarcerigo je 8 jaroj en la alta sekureca malliberejo en Bogoto. Doktoro Beltrán antaŭnelonge komencis malsatstrikon postulante justan ekzamenon de sia afero, kaj plibonigon de la enkarcerigaj kondiĉoj por ĉiuj malliberuloj ĝenerale. Doktoro Beltrán estas vigla kritikanto de la kolombia reĝimo kaj dediĉis grandan parton el siaj esploroj al la konfliktoj kaj tumultoj en sia lando. Kolombio spertas la plej altan procenton da perforto kontraŭ la instruistoj kaj sindikatanoj en la mondo.
Doktoro Beltrán estis arestita en majo 2009 pro akuzoj de ribelo kaj komploto. Spite senkulpigon en 2011, li estis maldungita el la Nacia Universitato de Kolombio. La Internacio de Edukado (IE) petas de vi, ke vi postulu de la registaraj kaj juĝaj aŭtoritatoj, urĝan ekzamenon de la juĝa proceduro kontraŭ doktoro Miguel Ángel Beltrán, profesoro en la Nacia Universitato de Kolombio kaj permesi lian tujan liberigon.
La Internacio de Edukado petis formale revizion de la afero, lian liberigon kaj reakiron de liaj civilaj kaj universitataj rajtoj.

