Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Israelo : Amdocs devas agnoski la sindikaton

Partnerece kun Histadrut, La Nacia sindikata centralo en Israelo.

En aprilo 2015, la laboristoj de Amdocs Israël, entrepreno pri alta teknologio, komencis sindikatiĝi ĉe la Histadrut, Nacia federacio de la laboro en Israelo, en la celo formi komitaton de dungitoj, kaj intertrakti kolektivan konvencion. Post la kampanjo kondukita de grupo de dungitoj kaj la Histadrut, kontraŭsindikata reago efektiviĝis en Amdocs, argumentante ke la sindikatoj ne estas adaptitaj al la sektoro pri alta teknologio, kaj instigante la dungitojn nuligi sian aniĝon. La Histadrut turniĝis al la tribunalo kun plendo kontraŭ Amdocs pro obstaklo al rajto de la dungitoj sindikatiĝi. La tribunalo juĝis, tri sinsekvaj fojoj tiujn pasintajn monatojn, ke la « interna komitato de dungitoj » formita de Amdocs por konduki kontraŭsindikatan kampanjon estas nek sindikato, nek organizaĵo de dungitoj, kaj ne konformiĝas al la kriterioj por reprezenti la dungitojn.

La kontraŭsindikata kampanjo malhelpis la sindikaton akiri la nombron de aniĝoj postulatan de la israela leĝo por formi komitaton de dungitoj (sindikata sekcio) t.e triono el la dungitoj de Amdocs Israël.

Tamen, en oktobro 2015, la dungitoj atingis tiun celon kaj la Histadrut deklaris, ke ĝi oficiale reprezentas la dungitojn de Amdocs Israël. Spite tion, dum la 6 pasintaj monatoj, la direkcio de Amdocs rifuzis agnoski la Histadrut-n, kiel reprezentanton de la dungitoj, kaj rifuzas intertrakti kun ĝi.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
eli.gelman@amdocs.com, avitals@histadrut.org.il