Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Turkio : Ni subtenu la membrojn de la sindikato, kiuj batalas por savi la arbaron de Cerattepe

Partnerece kun la Internacio de Konstruado kaj Ligno (BWI), internacia sindikata federacio, kiu kunigas 335 laboristajn sindikatojn en 131 landoj, TARIM ORMAN-IS, la sindikato de la funkciuloj de la publikaj servoj en agrikulturo, forsto kaj medio en Turkio, kaj la Green Artvin Association, kiu aktivas de 20 jaroj por la protektado de la regiono kontraŭ la mina industrio kaj ĉiaj minacoj kontraŭ naturmedio.``

En la regiono de Cerattepe en Turkio, la loĝantoj batalas por malhelpi detruadon de iliaj teroj fare de mina firmao, kiu intencas detrui la arbaron, en la celo ekstrakti el la grundo oron, arĝenton kaj kupron, kaj kiu poluos la akvon.

En februaro, miloj da personoj kolektiĝis por protesti kontraŭ la projektoj de la mina ekspluatado fare de la societo Cengiz Holding. La manifestacio estis perforte subpremata de la polico. La surloka forsta direkcio minacis la membrojn de la sindikato TARIM ORMAN-IS pri disciplinaj delokoj al aliaj regionoj de la lando, se ili plu partoprenos manifestaciojn. La forsta sindikato petas de ni urĝan solidarecon.

Tiu lukto en Cerattepe reprezentas pli ol la savadon de riĉaj arbaroj, de akvo kaj de laborpostenoj en la regiono. Ĝi utilas ankaŭ por savi la klimaton por ĉiuj, kaj ĉefe por la estontaj generacioj.

Subtenu nian agadon kaj postulu tujan haltigon de la projektoj de la mina ekspluatado, kaj ĉesigon de la persekutado kontraŭ la membroj de la sindikatoj.

Kunkune ni povas malhelpi la detruadon de la belaj teroj de Cerattepe !




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
ozelkalem@ormansu.gov.tr, ozelkalem@artvin.gov.tr, cengizinfo@cengiz.com.tr, e-posta@tarimorman-is.org