Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.
Turkio : Avon, ĉesigu tuj kontraŭsindikatismon
![]() | Partnerece kun DGD-SEN, la sindikato de la laboristoj en la sektoroj tenejoj, ŝipkonstruado kaj ŝiptransportoj. |
AVON, multnacia entrepreno de kosmetikaĵoj, disponas pri tenejo situanta en industria areo de Gebze, en la ĉirkaŭaĵoj de Istanbulo. Kun 223 laboristoj, tiu tenejo havas gravan rolon en la distribua reto de AVON en Turkio. 58 laboristoj estas dungitoj de AVON, kaj 165 aliaj estas dungitoj de sub-traktanto (Klüh). Ili prave plendas pri la aĉaj laborkondiĉoj : longaj devigataj kromaj horoj, malrespekto al sanaj kaj sekurecaj reguloj, malaltaj salajroj. La virinoj, kiuj reprezentas plimulton el la personaro, suferas pri diskriminacioj kaj seksturmentadoj en la laborloko. Ekde kiam la germana multserva firmao, Klüh, fariĝis oficiala sub-traktanto, la 28-an de decembro 2015, la dungitoj devis subskribi novajn laborkontraktojn, kiuj estigis malplibonigon de iliaj laborkondiĉoj kaj personaj akiraĵoj. La estroj de Klüh plenumis timigon kontraŭ la kontestado. Konsekvence, kelkaj dungitoj aniĝis al la sindikato DGD-Sen.
La 19-an de 2016, 5 virinoj kaj 3 viroj estis maldungitaj sen realaj kialoj. 6 inter ili estas membroj de DGD-Sen. Ili protestas antaŭ la tenejo de post la 23-a de majo 2016, sub flagrubandoj, kiu anoncas « Nia beleco venas de nia forto, de nia forto al rezistado » aŭ « forviŝu vian lipruĝon por pli laŭte paroli ».
La laboristoj de AVON postulas reenpostenigon de siaj maldungitaj kolegoj, nuligon de la kontrakto kun Klüh, redungadon de ĉiuj laboristoj sub daŭra kontrakto kun AVON, kaj agnoskon de DGD-Sen, kiel reprezentata sindikato de la laboristoj. Krome, AVON devas intertraktadi kolektivan akordon kun DGD-Sen pri la salajroj, la horaro, la akiraĵoj, decaj laborkondiĉoj, kaj labormedio favora al la virinoj, kontraŭ turmentadoj.
Nun, neniu solvo estis trovita…
Spektu la videon (en la turka lingvo)

