Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Sud-Koreio : la morto de Han ne restu vana

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la sektoroj de mino, energio kaj manufakturo en 14 landoj : nova forto pri tutmonda solidareco en la batalo por pli bonaj laborkondiĉoj kaj novaj sindikataj rajtoj.

Antaŭ 100 tagoj, sin mortigis Han Kwang-ho, 41-jaraĝa, sindikata organizanto en liveranta firmao de la aŭtkonstruisto Hyundai en Sud-Koreio.

Han, elektita kiel reprezentanto de sindikata branĉo de koreiaj metallaboristoj, suferis pri timigo, represio kaj turmentado dum kvin jaroj, reage al liaj sindikataj aktivaĵoj en Yoosung Enterprise, ŝlosila liveranto de Hyundai Motor Company.

Novaj pruvoj rivelas la komploton de Hyundai kun Yoosung Enterprise kaj specialigita konsilisto, Changjo, por detrui la sindikaton ĉe tiu liveranto. Vasta kaj agresema kontraŭsindikatisma kampanjo komenciĝis en 2011 kaj daŭras ĝis nun. Laŭ la koreiaj sindikatoj, Hyundai kuraĝigis kontraŭsindikatismon ankaŭ en siaj aliaj liverantoj.

Vidu #JusticeForHan kaj postulu de Hyundai Motor Company, ke ĝi ĉesigu tuj siajn kontraŭsindikatismajn praktikojn.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
euisun@hyundai.com, m-yyc@hyundai.com, gordon@hyundai.com, whl@hyundai.com, ypradm@ypr.co.kr, ir@hyundaicorp.com, hmcsr@hyundai.com