Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



AFP : Postulu justajn laborkondiĉojn por la sendependaj fotistoj

In Partnerece kun la Internacia Federacio de la Ĵurnalistoj , kiuj reprezentas 600 000 ĵurnalistoj en la mondo en 179 sindikatoj de 140 landoj. Ĝi luktas por la rajtoj de la ĵurnalistoj kaj gazetara libereco.

Franca multnacia grupo pri informoj, posedata de la franca Novaĵagentejo (AFP) provas priatenci la laboristajn rajtojn.

AFP trudas novajn laborkontraktojn al la sendependaj laboristoj, kiuj deĵoras en kelkaj landoj ekster Francio, kie la laboristoj ĝuas pri kolektiva konvencio. Tio estas diskriminacio !

La kontraktoj estas ekscesaj kaj eskpluatadas la laboristojn. Ili provas forpreni la aŭtorrajtojn de la fotistoj sen kromaj mongajnoj. Tio estas ŝtelo.

La kontrakto postulas de la fotistoj, ke ili subskribu kontrakton, kiu devigas ilin donaci al AFP tutmondan, definitivan kaj porĉiaman rajtigilon pri uzado de iliaj fotoj kaj videoj, sur ĉiuj teknikaj materialoj, en ĉiuj lingvoj, ĉiuj formoj, inkluzive de estontaj produktaĵoj. Malgraŭ la peto de la sindikatoj nuligi tiujn kontraktojn, AFP nenion decidis. Ĝi deziras profiti de la ŝtelo el la laboristaj rajtoj. Ne lasu ĝin agadi tiamaniere!




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
emmanuel.hoog@afp.com, michele.leridon@afp.com