Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Ekvadoro: la registaro minacas malfondi la sindikaton de la instruistoj

Partnerece kun la Internacio de Edukado , internacia sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentantaj ĉirkaŭ 32,5 instruistojn kaj profesiulojn de edukado.

La nacia sindikato pri instruado en Ekvadoro (Unión Nacional de Educadores - UNE) riskas malfondon, post jura proceduro komencita de la Ministrejo pri Edukado. Laŭ UNE, la ekvadora registaro provas malpermesi la sindikaton reprezalie al publikaj ĉi-jaraj deklaroj dum la konferenco de OIT kaj la Komitato pri homaj rajtoj, klarigantaj detale kaj per pruvoj, kiamaniere la registaro malrespektas sisteme la liberecon pri asociado. La registaro pravigas la malfondon per efektivigado de specifa reglamento, la dekreto 16, kiu koncernas la registradon de senprofitaj organismoj. Tamen, la Ministrejo pri Laboro certigis al OIT pli frue ĉi-jare, ke la dekreto 16 ne koncernas la sindikatojn. La internacio de Edukado kaj la UNE petas de vi, kuniĝi kun ili admonante la ministron pri Edukado de Ekvadoro, S° Augusto Espinosa Andrade, ke li ĉesigu la juran proceduron kontraŭ la sindikato de la instruistoj, kaj respektu la fondamentajn rajtojn de la laboristoj de Edukado kaj de ties organizaĵoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
augusto.espinosa@educacion.gob.ec, freddy.penafiel@educacion.gob.ec, leonardo_berrezueta@trabajo.gob.ec, onuginebra@mmrree.gob.ec, embassy@ecuador.org, rights@ei-ie.org