Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Egiptio: liberigu la malliberigitajn laboristojn de la ŝipkonstruejo

In Partnerece kun la Centro por servoj al sindikatoj kaj laboristoj (CTUWS), egiptia neregistara organizaĵo kreita fare de aktivuloj kaj sindikataj gvidantoj en marto 1990 por defendi siajn demokratiajn, ekonomiajn kaj sociajn rajtojn.

Fine de majo ĉi-jare, la laboristoj en la dokoj de ŝipkonstruejo en Aleksandrio organizis pacan manifestacion. La Direkcio de la kompanio rifuzis intertraktadi kun ili, forpuŝante iliajn depostulojn. Post ilia protestado, la laboristoj estis kunvokitaj de la militista prokuroraro. Dek kvin el ili memvole prezentiĝis, kaj surprize estis arestitaj (krom laboristino liberigita kontraŭ kaŭcio). Arest-mandato estis lanĉita kontraŭ la dek unu ceteraj laboristoj, kiuj ne prezentiĝis. La dek kvar restas en malliberejo atendante la juĝan decidon. La malliberigitaj laboristoj kaj ties familioj ne plu havas mongajnon, dum la aliaj fuĝis kaj riskas iamajnan arestadon.

La Centro pri servoj por sindikatoj kaj laboristoj (CTUWS) postulas tujan liberigon de la malliberigitaj laboristoj de la ŝipkonstruejo, alvokas solidarecon de la internacia sindikata movado, kaj diskonigon fare de la defendantoj de homaj rajtoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
ctuws.ctuws@gmail.com