Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Liberio: Reenpostenigu la sindikatanojn, respektu la sindikatan rajton

Partnerece kun Internacia Publikaj Servoj, tutmonda sindikata federacio reprezentanta 20 milionojn da gelaboristoj liverantaj vivgravajn publikajn servojn en 154 landoj, la Internacia Federacio de la Laboristoj en Transportoj , Internacia Federacio en Transportoj kun ĉirkaŭ 700 sindikatoj reprezentantaj pli ol 4,5 milionojn da gelaboristoj en 150 landoj kaj ITUC Afriko, la Afrika regiona organizaĵo de la Internacia Sindikata Konfederacio.

En februaro 2014, dudek du sindikataj gvidantoj en la lando estis senapelacie maldungitaj, fare de la Ministro pri Sano de Liberio, post nacia striko por plibonigo de la laborkondiĉoj en la sansektoro. Dudek el ili estis renpostenigitaj, krom Joseph S. Tamba kaj George Poe Williams, respektive prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la PSI, aliĝinto de NAHWAL (Nacia asocio de la sanlaboristoj de Liberio). La striko sekvis serion da provoj por akiri ŝanĝojn, pere de intertraktado kaj dialogo. Sed ĉiuj ĉi klopodoj estis forpuŝitaj de la registaro. La aĉaj laborkondiĉoj havas malfeliĉigajn konsekvencojn: manko de protekta materialo, longaj laborhoroj, kaj manko de medikamentoj kontraŭ la viruso Ebolo, kiu okazigis centojn da mortoj ĉe la sanlaboristoj.

Ĝis nun, fondo, organizado aŭ aniĝo al sindikato, kiu reprezentas ilin, plu estas kontraŭleĝa por la laboristoj de la publikaj servoj, malgraŭ la ratifo de la konvencioj 87 et 98 de la OIT, fare de Liberio.

La ISP, la FIOT kaj la ITUC Afriko petas de siaj aliĝintoj kaj aliancanoj, sendi mesaĝojn al la liberia registaro, por postuli reenpostenigon de la maldungitaj laboristoj, agnoskon de la sindikata rajto por la laboristoj de publikaj servoj, kaj respekton de la sindikataj rajtoj por ĉiuj laboristoj de Liberio !




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
ebfasama@emansion.gov.lr, etoles@emansion.gov.lr, bdahn59@gmail.com, gwerner@moe.gov.lr, wellehsanyon@hotmail.com