Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Sud-Koreio: Liberigu la enprizonigitajn sindikatanojn, respektu la laboristajn rajtojn

Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio , kiu reprezentas 180 milionojn da laboristoj en 162 landoj kaj teritorioj, kaj enkalkulas 333 naciajn aliĝintojn.

La ofensivo kontraŭ la laboristaj rajtoj en Sud-Koreio intensiĝas, kun pli ol 20 sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj malliberigitaj, inter kiuj 7 el la KCTU. La prezidanto de la KCTU Han Sang-gyun, la kunprezidanto de la KPTU Cho Sung-deok kaj la prezidanto de la KPCWU Lee Jong-hwa estas enkarcerigitaj. La registaro de la prezidento Park Geun-hye enkarcerigas homojn nur ĉar ili defendas la laboristajn rajtojn.

Nun, la striko de la laboristoj de la publika sektoro kontraŭ la malprogresema reformo de la laboro, kaj la salajra sistemo bazita sur rendimento estis deklarita « kontraŭleĝa ». 9 gvidantoj de la Koreia Sindikato de Fervojo estas akuzitaj pri la fifama « obstaklo al ekonomia aktiveco ». En la celo akiri ĉesigon de la striko, la registaro planas « urĝan arbitracion », praktiko denuncita de IOL kiel kontraŭa al la asocia libereco. Ankaŭ la sendependaj kondukistoj frontas krimajn kaj civilajn akuzojn pro antaŭvidita striko.

Kvankam la celo de la internacia protestado estas plejofte la registaro mem, la rolo de la koreiaj entreprenoj, kaj ĉefe la multindustriaj kompanioj, kiuj dominas la nacian ekonomion, devas esti diskonigita. Nova raporto de la CSI / IndustriALL pri Samsung detaligas la rimedojn, kiujn kelkaj dungintoj pretas uzadi, en la celo akiri malfondon de la sindikatoj, kaj regreson de la laboristaj rajtoj en la internaciaj provizoĉenoj, kiuj intervenas en Koreio.

La Prezidento Park devos demisii fine de sia mandato en decembro 2017, kaj estas gravega daŭrigi la agadon por rompi la premon, kiun kelkaj societoj praktikas sur la Ŝtato. Nova prezidento devus efektivigi novan politikon por Koreio, en kio fundamentaj rajtoj, ekonomia kaj labora sekurecoj por la modestaj homoj restariĝas. Dum semajnoj kaj monatoj, ĉia premo sur la nuna reĝimo de la prezidento Park, malfaciligos la profitavidan sintenon de la entreprenoj, kaj ties deziron daŭrigi sian influadon sur unu el la plej gravaj ekonomioj de la mondo.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
president@president.go.kr, webmaster@president.go.kr, foreign@president.go.kr