Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano: Ni postulu liberecon por la sindikata gvidanto Esmail Abdi

Partnerece kun la Internacio de Edukado , tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentanta ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj pri edukado.

S° Esmail Abdi, instruisto kaj sindikata gvidanto, estis kondamnita al ses jaroj da malliberejo pro falsaj akuzoj, interalie pro « kolektiĝo kaj koluzio kontraŭ la nacia sekureco ». Tiuj akuzoj estas maljustaj kaj malobservas plurajn konvenciojn pri homaj rajtoj, inkluzive tiujn, kiuj protektas liberecon de esprimo kaj asociiĝo, kaj ankaŭ la rajton por la sindikatoj, esti konsultataj koncerne la politikojn pri edukado. La aŭtoritatoj provas silentigi la postulojn de la instruistoj pere de represio kaj daŭra mallibereco de sindikatanoj kaj aktivuloj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
iran@un.int, rights@ei-ie.org, secretariat@iranembassy.be