Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Jemeno: DNO devas pagi siajn salajrulojn

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la mina, energia kaj industria sektoroj en 140 landoj, kaj ties norvegia aniĝinto Industri Energi, kiu reprezentas la kolektivajn interesojn de 60000 membroj laborantaj en metalurgio, kemio, ligno, petrolo, gaso kaj koneksaj aktivecoj.

La norvegia nafto-kompanio DNO ne pagis siajn 175 laboristojn en Jemeno de 18 monatoj. La entrepreno ĉesigis siajn aktivecojn post la milito, kiu okazis en 2015, kaj maldungis siajn laboristojn per simpla SMS aŭ retmesaĝo. Tio ĉi sen respekto al tiuj laboristoj, inter kiuj kelkaj havas 10 jarojn da servodaŭro, kaj malobserve al la proceduro antaŭvidita, okaze de maldungo aŭ forlaso de la lando. La laboristoj do frontas du problemojn: la militon en la lando, kaj la mankon de monrimedoj por iliaj familioj.

Eĉ antaŭe, la entrepreno pagis la plej malaltajn salajrojn en Jemeno, kompare kun la aliaj nafto-kompanioj instalitaj en la lando. En 2013 kaj 2014, la laboristoj organizis plurajn strikojn en rilato kun la salajroj. La direkcio skribe rebatis per minaco de maldungo por ĉiuj strikantaj laboristoj, malobserve al la strikrajto en Jemeno.

Bonvolu montri vian solidarecon kun tiuj 175 jemenaj laboristoj kaj ties familioj, subskribante mesaĝon al la Ĝenerala Prezidento-Direktoro de DNO, Bijan Mossavar-Rahmani.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
bijan.mossavar-rahmani@dno.no, Bjorn.Dale@dno.no, dno@dno.no