Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Bangladeŝo: Liberigu tuj la sindikatajn gvidantojn de la vestaĵindustrio!

Partnerece kun IndustriALL Global Union kaj UNI Global Union. IndustriALL kaj UNI estis ĉe la unua linio en la lukto por plibonigo de la laboristaj rajtoj kaj sekureco en la vestaĵindustrio en Bangladeŝo, post la disfalo de la uzino Rana Plaza en 2013, kiu mortigis pli ol 1100 vestaĵlaboristojn.

Almenaŭ 26 sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj en la vestaĵindustrio estis enkarcerigitaj en Bangladeŝo, kio estas grava antaŭenpaŝo koncerne la laboristajn rajtojn kaj la demokration en la lando.

La sekurecaj fortoj atakis la hejmojn de la sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj, kaj multaj kaŝiĝis por protekti sin. La sindikataj oficejoj de Aŝulia, la vestaĵproduktejo de la ĉefurbo Dako, estis invaditaj kaj entruditaj, la aliĝiloj kaj sindikataj dokumentoj estis bruligitaj, kaj la mebloj formetitaj.

La vestaĵlaboristoj postulis salajran altigon en decembro. Poste, pli ol 600 laboristoj estis maldungitaj, kaj la polico persekutis 600 laboristojn kaj sindikatajn gvidantojn.

Subskribu la peticion por haltigi la atakojn kontraŭ la vestaĵlaboristoj, kaj peti de la registaro de Bangladeŝo, ke ĝi tuj liberigu la enkarcerigitajn aktivulojn, kaj nuligu ĉiujn akuzojn kontraŭ ili.          




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
pm@pmo.gov.bd, ps1topm@pmo.gov.bd, info@pmo.gov.bd, shiparmikail@gmail.com