Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Hungario: Sindikataj gvidantoj de la publika sektoro estis maldungitaj en senprecedenca atako

Partnerece kun MASZSZ, la plej grava Hungaria sindikata konfederacio, kiu reprezentas la laboristojn de la privata kaj publika sektoroj ; aniĝinta al la ETUC kaj ITUC.

La 13an de januaro, kvar sindikatanoj estis maldungitaj dum la salajra intertraktado, fare de la Ĝenerala Direktoro de Fővárosi Közterület-fenntartó (senprofita) – FKFZrt, publika entrepreno taskita pri zorgado de la publika sektoro. La sindikataj delegitoj postulis justan salajran altigon, kaj esprimis sian volon uzadi strikon pro la malkontenteco de la laboristoj. Responde, S° István Csontos Ĝenerala Direktoro de la entrepreno taskita pri administrado de forĵetaĵoj, sanigado kaj purigado da la publikaj lokoj de la ĉefurbo Budapeŝto, ne nur maldungis la kvar kolegojn, sed elpeladis ilin el la sindikataj lokaloj. András Király, sekretario de la sindikato de la entrepreno, unu el la sindikatanoj maldungitaj, estas ankaŭ prezidanto de la Sindikato de la municipaj laboristoj HVDSZ2000, kaj membro de la ekzekutiva komitato MASZSZ. La sindikato, kun la subteno de MASZSZ, kaj de ties aniĝintoj, plu provas trovi solvon al tiu konflikto. Temas pri senprecedenta decido en la publika sektoro, en publika entrepreno. La hungariaj sindikatanoj timas, ke tiu ago estu komenco de nova kontraŭ-sindikata periodo en la lando.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
fkfzrt@fkf.hu, tarlosistvan@budapest.hu