Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Turkio: 14 sindikataj gvidantoj frontas punon je mallibereco

Partnerece kun la Internacia Federacio de la transport-laboristoj , tutmonda federacio de 690 sindikatoj, kiuj reprezentas pli ol 4,5 milionojn da transport-laboristoj en 153 landoj.

Dek kvar gvidantoj kaj membroj de la Ankara branĉo de la turka sindikato TÜMTİS frontas punon je mallibereco, pro akuzoj bazitaj sur politikaj motivoj datiĝantaj de la jaro 2007. Ni postulas ilian senkondiĉan malliberigon. La 14 viroj estis inter la 17 personoj, kaptitaj en frumatena surprizatako en 2007 post plendo de loĝistik-firmao, en kiu TÜMTİS ĵus finaranĝis sukcesan organizadon. Nekredeble, spite al internaciaj protestoj, okulfrapaj senkonsekvencoj kaj neregulaĵoj, ili estis kondamnitaj en 2012 al malliberejo pro la mirigaj krimoj de «fondo de organizaĵo, en la celo plenumi krimon kontraŭ paca laboro pere de devigo, por akiri nejustan mongajnon, kaj malhelpi ĝuadon de sindikataj rajtoj». La kondamnoj kaj la proceso malobservadis la internacian juron. TÜMTİS kaj ITF apelaciis, sed malgraŭ la pruvoj de ekscesoj dum la proceso, la apelacia kortumo konfirmis la punojn.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
ozelkalem@basbakanlik.gov.tr, tumtis.basin@gmail.com