Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kune kun Rajendra – Ni postulu agadon pri la krizotila asbesto

Partnerece kun Union Aid Abroad APHEDA, tutmonda organizaĵo por justico de la aŭstralia sindikata movado.

Rajendra Pevekar estas viktimo de la tutmonda industrio de asbesto. Lia patro laboris en entrepreno pri asbesto. Konsekvence, li kaj lia patrino suferas nun pri malsanoj en rilato kun asbesto, post nerekta submetiĝo. Rajendra esprimiĝos en la nomo de la 107 000 personoj, kiuj mortas ĉiujare pro la malsanoj ligitaj al asbesto. En majo, la kunsido de la Konvencio de Roterdamo okazos en Ĝenevo, kaj Rajendra frontos reprezentantojn de landoj, kiuj malhelpas la aldonon de asbesto en la liston de danĝeraj kemiaj produktaĵoj.

En la dek lastaj jaroj, rekomendo por enskribi la krizotilan asbeston en la Konvencion de Roterdamo, estis blokita de kelkaj landoj, kiuj profitas de ties eksportado. Tio devas halti. Por solvi tiun problemon, grupo de 12 afrikaj landoj proponis amendon en la balota sistemo. La amendo antaŭvidas metodon de plimulta voĉdono je 75%, kiam interkonsento ne eblas. Tio ebligus registri la danĝerajn kemiajn produktaĵojn, anstataŭ kontraŭstari per vetoo. La amendo igos la balotan procezon kongrua kun aliaj konvencioj, kiel la Konvencioj de Bazelo aŭ Stokholmo.

La sindikatoj kaj la retoj, kiuj laboras favore al malpermeso de asbesto, subtenos ĝenerale Rajendran. Ni petas de ĉiuj delegitoj, ke ili alprenu du aranĝojn en Ĝenevo. Unue, subteni la amendon al la balota sistemo, kaj aliparte, subteni la enlistigon de la krizotila asbesto – grava etapo por malpliigi ĝian komercon.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
Franz.Perrez@bafu.admin.ch, juergen.helbig@ec.europa.eu, ptccb@guyana.net.gy, silvija.kalnins@varam.gov.lv, hematyar22@gmail.com, caroltheka@yahoo.com