Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Somalio: Ĉesigu la atakojn kontraŭ la ĵurnalistoj kaj aliaj sindikatanoj

Partnerece kun la Nacia Unuiĝo de la somaliaj ĵurnalistoj (NUSOJ)

Dum la kvar lastaj jaroj, la federala registaro de Somalio atakis la Nacian Unuiĝon de la somaliaj ĵurnalistoj (NUSOJ) kaj la Federacion de la somaliaj sindikatoj (FESTU), ĉar tiuj sindikatoj rifuzas la kontrolon de la registaro. Tiu ĉi malpermesis la sindikatajn kunsidojn de NUSOJ en  Mogadiŝo, altrudis ne-sindikatanojn, kiel estrojn de FESTU kaj NUSOJ, timigis la sindikatajn gvidantojn kaj sindikatanojn, inkluzive pere de arestadoj kaj  vojaĝlimigo. La registrado de la statutoj de la sindikatoj estis rifuzitaj en la celo konservi al ili kontraŭleĝan staton. La plej altrangaj juĝistoj estis maldungitaj, ĉar ili prenis decidon favoran al la sindikato en 2016. FESTU ne rajtas reprezenti la laboristojn dum la tripartaj intertraktadoj.      

La Ĉefkortumo de Somalio kaj la IOL internaciskale agnoskis la reprezentecon de NUSOJ kaj FESTU, ankaŭ la registaro devas agnoski ilin, kaj ĉesigi la represion kontraŭ tiuj sindikatoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
mfarmaajo@yahoo.com, hkhaire12@gmail.com, engabdirahman@googlemail.com, abdihosh1@gmail.com, deqa.yasin@gmail.com, salahjama10@gmail.com, 114hass@gmail.com, mo.keynan@gmail.com