Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano: Esmail Abdi plu malsatstrikas

Partnerece kun Education International, tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj de edukado.

Esmail Abdi, gvidanto de la Asocio de la instruistoj de Teherano kondamnita al ses jaroj da malliberejo sub falsaj akuzoj, komencis malsatstrikon la 30-an de aprilo por protesti kontraŭ la persekuto, la neleĝa represio de la instruistoj kaj defendantoj de la homaj rajtoj, kaj kontraŭ la manko de sendependeco de la justico en Irano. Abdi spertas malfacilajn kondiĉojn de enkarcerigo, kaj ne havas kontakton kun siaj familio kaj advokato. Tiu malsatstriko difektas lian sanon kaj endanĝerigas lian vivon. La punaŭtoritatoj ne reagis al liaj postuloj. Ni urĝege bezonas vian subtenon por akiri de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili liberigu Esmail Abdi-n.    




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
iran@un.int, info_leader@leader.ir, media@rouhani.ir, vazir@medu.ir, secretariat@iranembassy.be, rights@ei-ie.org