Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Indonezio: 3 000 strikantaj ministoj maldungitaj

Partnerece kun IndustriALL kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la mina, energia kaj industria sektoroj en 140 landoj, tutmonda solidareca forto, kiu batalas por pli bonaj laborkondiĉoj, kaj favore al la sindikataj rajtoj ĉie en la mondo.

Pli ol 3 000 indoneziaj laboristoj estis maldungitaj, ĉar ili strikis. La registaro devas garantii ilian reenpostenigon. Dum la lastaj monatoj, la usona firmao Freeport-McMoRan maldungis 3 000 laboristojn de la giganta kupra- kaj or- minejo de Grasberg, en Okcidenta Papuo. Tiuj maldungoj malobservas la fundamentajn rajtojn de la laboristoj, la akordon de kolektivaj intertraktadoj kaj la indonezian juron. Ili protestis kontraŭ la unuflanka decido de la firmao, kiu trudas ilin al longdaŭra senlaboreco, pro malkonsento inter Freeport kaj la indonezia registaro. La konflikto vastiĝis al Javo, kie pli ol 300 laboristoj estis maldungitaj de komuna entrepreno inter Freeport kaj Mitsubishi, konata sub la nomo PT Smelting, kiu prilaboras la kupron de Grasberg. La indonezia registaro ne permesu Freeport kaj Mitsubishi tiel mistrakti la laboristojn. La nestabila situacio povus estigi perfortan eksplodon, malfacile reteneblan.       

La sindikatoj de minoj kaj metaloj el la tuta mondo postulas de Indonezio, ke ĝi respektu sian propran leĝon kaj defendu la strikrajton, ĝis nun sen sukceso.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
webmaster@setneg.go.id, redaksi_balitfo@depnakertrans.go.id, mission.indonesia@ties.itu.int, djmb@minerba.esdm.go.id, klik@esdm.go.id,hkondo@ptsmelting.com, richard_adkerson@fmi.com, clamury@fmi.com, rschroed@fmi.com, hgarz@fmi.com, takeuchi@mmc.co.jp