Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kamboĝo: Ni subtenu la forlasitajn laborist(in)ojn en ilia lukto por pago de iliaj nepagitaj salajroj kaj monkompensoj

Partnerece kun Workers United Canada Council, Maquila Solidarity Network and Clean Clothes Campaign. Workers United estas luktanta sindikato de 150 000 laboristoj en Usono kaj Kanado, kies membroj laboras en la industriaj sektoroj de vestaĵoj, teksaĵoj, podetala vendo, fabrikado, distribuado, lavado, hoteloj, restoracioj, nutraĵoj kaj sociaj servoj.``

Antaŭ jaro, la subita fermado de uzino de vestaĵoj lasis 208 kamboĝajn laborist(in)ojn sen laborpostenoj. Ili ricevis nek salajron, nek laŭleĝan monkompenson. Jaron poste, tiuj laboristoj, ĉefe virinoj, plu batalas por justeco. La uzino -  Chung Fai Knitwear – fabrikis vestaĵojn por Marks & Spencer (Unuiĝinta Reĝlando), Nygård (Kanado) kaj Bonmarché (Unuiĝinta Reĝlando). La laboristoj frontis longan batalon.
Ili defendis siajn rajtojn malhelpante la proprietulojn vendi restantajn posedaĵojn, per fizika okupado de la lokoj kaj juraj proceduroj. Ili protestis antaŭ la oficejoj de Marks & Spencer de Pnom-peno, antaŭ la ministrejo pri Laboro, kaj la tribunalo. Ili skribis leterojn al la distribuistoj, petante helpon kaj proponante kunsidojn. Tio ŝanĝis nenion. Nun, la laboristoj subtenataj de la sindikatoj kaj organizaĵoj de defendo de la laborrajtoj, postulas de la distribuistoj, ke ili respondecu kaj garantiu la tutan pagon de la laŭleĝe ŝulditaj sumoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
corporate.press@marks-and-spencer.com, Nygard.Public.Relations@Nygard.com, bonmarche.sc@fticonsulting.com, info@workersunitedunion.ca