Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Belorusio: Ĉesigu la atakojn kontraŭ la sindikataj gvidantoj

Partnerece kun IndustriALL and kun la International Trade Union Confederation.

La 2-an de aŭgusto, Gennady Fedynch, prezidanto de la sindikato de la laboristoj en industrio de radio kaj elektroniko (REP) kaj membro de la ekzekutiva komitato de IndustriALL, Ihar Komlik, ĉeflibrotenisto kaj gvidanto de la organizaĵo REP en la urbo Minsk, kaj kelkaj aliaj membroj de la personaro estis arestitaj kaj pridemanditaj de la belorusiaj aŭtoritatoj.
Ambaŭ sindikataj gvidantoj estas nun submetitaj al enketo pro supoza grandskala impostevito kaj prunto je 3 ĝis 5 jaroj. Ihar Komlik estas enkarcerigita de la 2-a de aŭgusto. La akuzoj pri nepagitaj impostoj rilatas al solidareca subteno ricevita de la sindikato en 2011, kaj tute ne estas privata mono. La akuzoj estas senbazaj, kaj celas detrui la sindikaton, reprezalie kontraŭ la aktiva sinteno de ties gvidantoj, kaj ilia laboro por protekti la sociajn kaj ekonomiajn interesojn de la bielorusiaj laboristoj.  
Kuniĝu kun ni por postuli tujan liberigon de Ihar Komlik, kaj ĉesigon de la punaj persekutoj kontraŭ S° Gennady Fedynich.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
contact@president.gov.by, belarus.geneva@mfa.gov.by, mail@mfa.gov.by, info@prokuratura.gov.by, profrep@gmail.com