Irano: Liberigu Reza Ŝahabi kaj Esmail Abdi

Partnerece kun la Internacio de Edukado and the Internacia Federacio de la transport-laboristoj .

En Irano, la sindikatanoj plu estas persekutataj de la aŭtoritatoj. La sindikataj rajtoj kaj civitaj liberecoj estas malobservataj, kaj la gvidantoj enkarcerigitaj pro tio, ke ili defendas la interesojn de la laboristoj. La Internacia de Edukado kaj la Internacia Federacio de la transport-laboristoj estas aparte maltrankvilaj koncerne la sorton de du el ili: Reza Ŝahabi kaj Esmail Abdi. 
Reza Ŝahabi, kasisto de la sindikato de la laboristoj de la Kompanio de la busoj de Teherano kaj ĉirkaŭaĵoj, estis malsana post gravaj mistraktatoj dum lia reveno en malliberejo. Plilongigo de lia forpermeso pro malsano estis rifuzita, kaj li estis reenkarcerigita. Krome, lia enkarcerigo estis plilongigita je 968 tagoj post lia foresto. Reza Ŝahabi partoprenis al malsatstriko la 9an de aŭgusto por protesti kontraŭ la nehumanaj kondiĉoj de enkarcerigo en la iranaj malliberejoj.
Esmail Abdi, gvidanto de la Asocio de la instruistoj de Teherano, estis kondamnita je ses jaroj da malliberejo, bazita sur falsaj akuzoj, kaj estis translokitaj al la malsanulejo post 38 tagoj da malsatstriko. Li protestis kontraŭ la daŭra represio suferita de la instruistoj kaj la foresto de jura sendependeco en Irano. Li estis resendita al la malliberejo de Evin du tagojn poste.      
Esmail Abdi estis mallongtempe malliberigita kontraŭ kaŭcio, poste denove arestita la 27an de julio.
Ni bezonas vian subtenon por postuli de la iranaj aŭtoritatoj, ke ĝi liberigu Reza Ŝahabi kaj Esmail Abdi. 


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.



Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Stop spam!
Enmetu la numeron 3548 ĉi tien:

Dankon





Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
media@rouhani.ir, iran@un.int, mission.iran@ties.itu.int, secretariat@iranembassy.be, rights@ei-ie.org