Kolombio: forlasu la punojn suferitajn de sindikata gvidanto

Partnerece kun Internacio de la Publikaj Servoj , tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj, provizantoj de vivgravaj publikaj servoj en 154 landoj.

Carlos E. Castañeda Ravelo estas la prezidanto de la Nacia Unio de la Ŝtatlaboristoj (SUNET), kiu reprezentas pli ol 6 600 membrojn en Kolombio. SUNET aliiĝas al la Internacio de la Publikaj Servoj (ISP) kaj estas membro de la branĉo Bogota-Cundinamarca de l'Unitaria Central de Trabajadores de Colombie (CUT). En 2006, Carlos estis maldungita kaj malkvalifita dum 10 jaroj el la publika funkcio, ĉar li esprimis – konforme kun la rajto al asocia libereco – sian subtenon al kandidato de la partio Polo Democrático Alternativo ĉe la Senato de la Respubliko. Tamen, la decido, kiu dekretis lian maldungon plu estas atendata. Castañeda petis de la nova ĝenerala prokuroro de la Nacio, Fernando Carrillo Florez, ke li reekzamenu lian aferon, en la celo nuligi la punon. La ISP petas de Florez, ke li atente ekzamenu la kazon de Castañeda, tute forlasu la decidon de tiu nejusta kaj senmezura puno, aŭ almenaŭ, ke li nuligu ĝin pro la fino de la preskripto.  


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.



Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Stop spam!
Enmetu la numeron 3576 ĉi tien:

Dankon





Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
procurador@procuraduria.gov.co, fcarrilloflorez@gmail.com, rights@world-psi.org