Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Egiptio: Liberigu la sindikatajn gvidantojn enkarcerigitajn

Partnerece kun la Centro de sindikatoj kaj servoj helpe al la laboristoj (CTUWS) , egipta NeRegistara Organizaĵo kreita en marto 1990 fare de laboristaj aktivuloj.

Tiujn lastajn semajnojn, la egiptaj aŭtoritatoj arestis plurajn gvidantojn de sendependaj sindikatoj.
Naŭ gvidantoj estis arestitaj kaj sep el ili restadas en malliberejo:
Tarek Moustafa Ke'eib, respondeculo de la sindikato de la dungitoj en la sektoro de impostoj pri konstruaĵoj, en Kafr El Sheikh, gubernio Qaliyoubiah.
Said Ali Gamei, sindikato de la dungitoj en la sektoro de impostoj pri konstruaĵoj, en Kafr El Zayyat, gubernio Gharbiya
Ayman Fathi El Sabbagh, sindikato de la dungitoj en la sektoro de impostoj pri konstruaĵoj, en Berket El Sab'a, gubernio Menoufiya
Atef Fathi, sindikato de la dungitoj en la sektoro de impostoj pri konstruaĵoj, gubernio Nouvelle-Vallée.
Mohamed Abdel Hamid Hassan, sindikato de la dungitoj en la sektoro de impostoj pri konstruaĵoj, gubernio Miniya
Mohamed El Hendawi Said, ĉefo de la laboristoj en la elektro-kompanio en Sammanoud, gubernio Gharbiya
Abd El Ghoneimi Qaddous, ĉefo de la laboristoj en la elektro-kompanio en Sammanoud, gubernio Gharbiya
Oni timas, ke ankaŭ aliaj sindikataj gvidantoj estos arestitaj.
Kuniĝu kun ni por postuli de la egipta registaro, ke ĝi liberigu ilin tuj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
media.office8@op.gov.eg, questions@cabinet.gov.eg, primemin@idsc.gov.eg, ctuws.ctuws@gmail.com