Kartvelio: Ĉesigu la kontraŭ-sindikatajn persekutojn en la entrepreno Rustavi Azot

Partnerece kun la Sindikato de la Metalurgio, Minoj kaj Kemio de Kartvelio kaj IndustriALL kiuj reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj de energio, minoj kaj industrio, internacia solidareca forto luktanta favore al pli bonaj rajtoj kaj laborkondiĉoj en la tuta mondo.

En Kartvelio, kemilaboristoj frontas subpremon. Eks-modelo pri sociala sinteno, la produktanto de sterko «Rustavi Azot», de post la alveno de nova proprietulo komence de 2017, persekutas la surlokan sindikaton, la Sindikaton de la Metalurgio, Minoj kaj Kemio de Kartvelio (TUMMCIWG ), aliĝintan al IndustriALL. La dungitoj de la entrepreno suferas nun pri persekuto kaj represio, pro siaj sindikataj apartenoj. Sub la premo de la alta direkcio de la entrepreno, la kontrolistoj de la laborejo devigas ilin eksiĝi el sia sindikato. En la celo detrui la surlokan sindikaton, la estraro maldungis kontraŭleĝe 350 personojn en januaro-februaro 2017.
De marto 2017, TUMMCIWG provas relanĉi la intertraktadojn kun la direkcio, sed vane. La sindikato petis plurfoje intervenon de la ministrejo de la Laboro, Sano kaj Socialaj aferoj. Sed ĝi malsukcesis kunigi la partiojn ĉe kunsido. Male, la ŝanceliĝanta teniĝo de la ministrejo faciligis kaj kuraĝigis la diskriminaciajn agojn de la direkcio de Rustavi Azot. Malobserve kun la nacia leĝaro kaj la konvencioj N° 87 kaj 98 de la IOT, dekoj da laboristoj estas devigitaj eksiĝi el la TUMMCIWG kontraŭ sia volo.


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.



Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Stop spam!
Enmetu la numeron 3635 ĉi tien:

Dankon





Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info@rustaviazot.ge, info@president.gov.ge, info@moh.gov.ge, ministry@economy.ge, ggakharia@economy.ge