Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Alĝerio: nova atako de la registaro kontraŭ sendependa sindikato de la energio-sektoro


Partnerece kun IndustriALL, the International Union of Foodworkers and Public Services International.

La alĝeria registaro intensigis sian ofensivon kontraŭ la Nacia Memstara Sindikato de la Laboristoj de Elektro kaj Gaso (SNATEGS), sendependa organizaĵo, kiu sindikatigas la laboristojn de SONELGAZ, la nacia kompanio de la energio-sektoro. Nur ĉar ili plenumis siajn fundamentajn rajtojn, centoj da membroj, delegitoj kaj sindikataj gvidantoj, estis maldungitaj, persekutataj surbaze de falsaj akuzoj. En majo ĉi-jare, la registaro senvalidigis la laŭleĝan statuton de la SNATEGS, kaj kondamnis ties prezidanton, Raouf Mellal, je ses monatoj da malliberejo, ĉar li denuncis la koruptadon kaj la superfakturadon praktikatan de la publika entrepreno ĉe milionoj da alĝeriaj familioj.

Hodiaŭ, la registaro provas malaperigi la sindikaton. La 3an de decembro, la ministrejo de la Laboro anoncis, ke la SNATEGS kuniĝis en la celo memvole malfondiĝi! Tamen, neniu kunsido por tia decido okazis. Laŭ la statutoj de la organizaĵo, nur nacia kongreso havas permeson procedi al tia demarŝo.

Tamen, la SNATEGS ekzistas kaj luktas plu, kaj bezonas vian subtenon. Bonvolu ekuzi la ĉi-suban ligilon por sendi mesaĝon al la alĝeriaj aŭtoritatoj, petante de ili, ke ili ĉesigu la atakojn kontraŭ la SNATEGS, respektu la rajtojn kaj la laŭleĝan statuton de tiu sindikato, forlasu ĉiujn persekutojn kontraŭ Raouf Mellal, la aliaj membroj, kaj la sindikataj gvidantoj. Tiuj atakoj fakte estas reprezalioj kontraŭ ilia sindikata engaĝiĝo. Ni ankaŭ postulas redungadon de ĉiuj, kiuj estis maldungitaj pro siaj sindikataj aktivecoj kaj la uzado de siaj rajtoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
president@el-mouradia.dz, contact@mission-algeria.ch, info@ambassade-algerie.ch, chancellerie@amb-algerie.fr