Tajvano: Unua striko en la historio de la landa marsektoro
Partnerece kun la CSEU kaj la asocio Serve the People (SPA). |
China Steel Express (CSE), la plej lukra filio de la plej granda publika entrepreno de Tajvano, China Steel Corporation (CSC), ekspluatas de longe la tajvanajn maristojn pere de kontraŭleĝaj portempaj kontraktoj. Hodiaŭ, CSE anstataŭigis la tajvanajn maristojn per membroj de ĉinaj skipoj. Konsekvence, pli ol 300 maristoj perdis sian laborpostenon. En julio, CSE bruske nuligis la asekuron de pli ol 100 maristoj por trudi aliajn laboristojn forlasi sian laborpostenon. Por defendi siajn rajtojn, la sindikato de la CST organizis baloton pri ekstriko. El 487 membroj, 371 (76%) subtenis la strikon. Tiu amasa subteno atestas pri ilia decidego protekti sian laborrajton kaj markas la unuan strikon en la historio de la tajvana marsektoro.