Azerbajĝano: Liberigu tuj la sindikatajn gvidantojn
![]() | Partnerece kun Labor Desk, alternativa sindikata konfederacio, kiu provizas senpagan jurhelpon, atentigas la publikon al la insida ekspluatado de la laboristoj en Azerbajĝano. |
La konfederacio de la sindikatoj de Azerbajĝano (Labor Desk Confederation of Trade Unions) alvokas al internacia solidareco, post la aresto pro politikaj kialoj, de ĝia prezidanto Afjaddin Mammadov kaj de ties sindikataj kolegoj Ajkhan Israfilov, Elvin Mustafajev kaj Mohjaddin Orujov. Tiuj arestoj enskribiĝas en la kadro de sistema represio kontraŭ la sendependaj sindikataj organizaĵoj en Azerbajĝano, kie la aŭtoritata reĝimo subpremas perforte ĉian rezistadon al novliberalisma ekspluatado kaj memorganizadon de la laboristoj.
Fondita en 2022, la Konfederacio subtenis la prekarajn kaj portempajn laboristojn pere de jurhelpo, de publika mobilizado kaj protestaj agadoj, kiuj estigis kruelajn reprezaliojn fare de la Ŝtato. La akuzoj kontraŭ la arestitaj aktivuloj, inkluzive de la manipulitaj akuzoj pri drogo kaj huliganismo, celas detruadi kreskantan laboristan movadon kaj silentigi ties gvidantojn. Ni postulas ilian tujan liberigon kaj alvokas la komunumon, ke ĝi agadu.