Malajzio : haltigu la sindikatan subpremon ĉe Lumileds, provizanto de Apple
![]() | Partnerece kun IndustriALL Global Union kaj Sindikato de la dungitoj de la elektronika industrio en la regiono Nordo (EIEU-NR). |
En Malajzio, la laboristoj de elektronika sektoro, kiuj fabrikas materialon esencan al la tutmonda bitekonomio, frontas sisteman sindikatan detruadon fare de la gravaj multnaciaj provizantoj. En novembro, la laboristoj de Lumineds, fabrikisto de LED-ekranoj, balotis je impona plimulto favore al la sindikatiĝo. Prefere ol agnoski la sindikaton kaj komenci sinceran intertraktadon, la entrepreno sisteme celis la laboristojn, elpelis la migrantajn laboristojn, inter kiuj multaj estis tie de pli ol 10 jaroj, maldungis la precipan sindikatan gvidanton, Sukhairul Bin Khalid, kaj minacis alian al disciplinaj punoj. Tiuj atakoj konsistigas evidentajn malobservadojn de la internaciaj normoj pri homaj rajtoj kaj rekte malobeas la kondutan kodon de Apple. Kuniĝu kun ni por postuli de Lumineds kaj Apple, ke ili reenpostenigu ĉiuj maldungitajn laboristojn, renovigu la kontraktojn de la migrantaj laboristoj punitaj pro sia subteno al la sindikato kaj sincere intertraktadu tuj kun la sindikato.


