Turkio: liberigu tuj la sindikatajn gvidantojn malliberigitajn

Partnerece kun la sindikato de la laboristoj de la ŝipkonstruado, de la marsektoro, deponado kaj stokado (DİSK/LİMTER-İŞ). Fondita en 1976, LİMTER-İŞ, membro de la DİSK, aktivas en la sektoroj de la ŝipkonstruado, martransporto, deponado kaj stokejo.

La Sindikato de la laboristoj de la ŝipkonstruado, de la marsektoro, de la deponado kaj stokado (DİSK/LİMTER-İŞ) estas membro de la Konfederacio de la progresemaj sindikatoj de Turkio (DİSK). Ties prezidanto İleri Devrim Yurtsever, ties ĝenerala sekretario Beycan Taşkıran, membro de la ekzekutiva komitato Kenan Hesas, kaj la eks-gvidantoj Kanber Saygılı, Aydın Kılıçdere kaj Hakkı Demiral estis arestitaj la 5-a kaj 6-a de februaro 2026. Tiuj arestoj konsistigas ne nur juran proceduron celantan individuojn, sed ankaŭ provon efektivigi premon kontraŭ la laboristoj, kiuj luktas favore al siaj rajtoj sindikatiĝante. Postuli sekuran postenon, decajn vivkondiĉojn kaj respekton de la sindikataj rajtoj, sin oponi al la nepagitaj salajroj, al la hommurdoj en la laborloko, kaj prekareco ne estas krimo. La sindikatanoj estis arestitaj, ĉar ili reprezentas la voĉon de la laboristoj, ĉar ili denuncis la laborkondiĉojn en la ŝipfarejoj, kaj favoris sindikatiĝon. La sindikata rajto estas konstitucia rajto kaj ne povas esti kriminaligita.


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5831 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info@adalet.gov.tr, diabgm@adalet.gov.tr, basin@adalet.gov.tr, ozelkalem@csgb.gov.tr, disiliskiler@csgb.gov.tr , basin@csgb.gov.tr, limteris.sen@gmail.com