Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Turkio: post preskaŭ jaro da striko, estas tempo por DPDHL, intertraktadi kun la sindikato

Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj , kiu reprezentas pli ol 5 milionojn da transport-laboristoj en pli ol 230 sindikatoj kaj 42 eŭropaj landoj

Post sukcesa kampanjo pri aniĝo al la sekcio DHL Express, fare de la turka sindikato de transporto kaj aŭtoj, TÜMTIS petis agnoskon de la sindikato. Laŭ la turka leĝo, ekde kiam tiu agnosko estas konfirmita de la Ministrejo de la Laboro, intertraktadoj de Kolektiva Konvencio devas komenciĝi. Kvankam TÜMTIS sindikatanigis la petitan nombron da laboristoj konforme kun la turka laborleĝo, DHL rifuzas agnoski la sindikaton.
Post la akiro de la sindikata agnosko fare de la TÜMTIS, DPDHL Express submetis opozicion la 8an de marto 2017. Opozicio estas taktiko uzata cele al plilongigo de la procezo de la sindikata agnosko, intensigante samtempe la premon sur la laboristoj danke al personaj maldungoj, minacoj, diskriminacio, frustriĝoj por kontraŭstari la postulojn esprimitajn dum la aniĝkampanjo.
La membroj de TÜMTIS strikas de pli ol 300 tagoj (de post la 17-a de julio 2017), por protesti kontraŭ la malobservado de DPDHL Express koncerne iliajn rajtojn.
Ni postulas de DHL Express Turkio, ke ĝi rapide intertraktadu kun la sindikato.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
ken.allen@dhl.com, Claus.l@dhl.com, workersatdhl@gmail.com