Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Ukraino: la laboristoj ne ricevis salajrojn de antaŭ tri jaroj

Partnerece kun Internacio de la laboristoj en konstruado kaj ligno kaj la sindikato de la laboristoj en la industrio de konstruado kaj konstrumaterialoj de Ukrainio (PROFBUD)

La dungitoj de la Ŝtata strategia entrepreno KVARSYT, situanta ĉe la frontlinia zono de la regiono Donecko en Ukrainio, ne ricevas salajrojn  kaj estas senigitaj je socialaj asekuroj de antaŭ pli ol tri jaroj. Post la komenciĝo de la milito Oriente de Ukrainio, la entrepreno perdis gravan merkaton de vendo. Nek la publika entrepreno "Ukroboronprom", de kiu la entrepreno dependas, nek la ukrainia registaro, nek la prezidento de Ukrainio provas serioze solvi la nunan situacion.

Nun, la totala sumo de la ŝuldo atingas pli ol 47 milionojn da hrivnoj (1,4 milionon da eŭroj) kaj kreskas ĉiumonate. La homoj estas devigataj labori senpage.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
kanc@ukroboronprom.com, Letter@apu.gov.ua, profbudukraine@gmail.com