Srilanko: NEXT fermas sian solan sindikatan konfekcian uzinon – pere de WhatsApp

Partnerece kun la Free Trade Zones and General Services Employees Union.

 
 
La 19-an de majo 2025, nur kelkajn tagojn post la anonco koncerne profitojn de miliardo da sterlingaj pundoj kaj la aprobon de la pago de dividendoj al la akciuloj, NEXT fermis sian solan sindikatan uzinon en Srilanko maldungante 1 416 laboristojn pere de WhatsApp. La uzino de Katunajake estis la sola konfekcia uzino de la lando, kiu interkonsentis kolektivan konvencion, historian venkon por la laboristoj de la sindikato de la Free Trade Zones and General Services Employees Union (FTZ & GSEU). NEXT rompis la kolektivan konvencion sen konsulti la FTZ & GSEU kaj sen akiri la konsenton de la labor-komisaro de Srilanko. Anstataŭ tio, la entrepreno trompis la laboristojn subskribigante ilin leterojn de « demisio », sub minaco pri perdo de ilia monkompenso. NEXT pravigis siajn agojn asertante, ke la sindikataj laboristoj « tromultekostas » post akiro de salajra altiĝo ĝis 10 sterlingaj pundoj monate, kaj dum la entrepreno registris rekordajn profitojn kaj aprobis dividendojn ĝis pluraj milionoj da sterlingaj pundoj por ĝiaj akciuloj. NEXT nuligu sian decidon pri fermado, reenpostenigu ĉiujn laboristojn en siajn nunajn kondiĉojn kaj respektu siajn engaĝiĝojn koncerne sindikatan agnoskon kaj kolektivan interkonsenton.


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5707 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
simon_wolfson@next.co.uk, simon_finch@next.co.uk, solidaritywithnextworkers@gmail.com