Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Sud-Koreio: la laboristoj de Oracle strikas

Partnerece kun la UNI Global Union, kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en pli ol 900 sindikatoj en la plej viglaj sektoroj en la mondo – sperteco kaj servoj.``

La laboristoj de la giganta firmao pri informadika programaro, strikas de la 16-a de majo post la malsukceso de la intertraktadoj, koncerne kolektivajn konvenciojn. La koreia sindikato de la dungitoj de Oracle estis kreita en oktobro 2017, responde ĉefe al maljustaj kaj malklaraj sistemoj pri salajro kaj monkompensoj. La averaĝaj laborhoroj ĉe Oracle-Koreio atingas po ĉirkaŭ 80-100 horojn semajne, sed plejparte el la laboristoj ricevis neniun salajran altigon dum tiuj lastaj dek jaroj. La firmao ankaŭ maldungis maljuste ĉirkaŭ cent laboristojn, kaj ne agnoskis la plentempajn sindikatajn gvidantojn. Oracle estas unu el la plej gravaj entreprenoj pri komputila programaro en la mondo, ĝi realigis pli ol 9 miliardojn da dolaroj da profito dum la jaro 2017. Larry Ellison, kun-fondinto kaj de nun ekzekutiva prezidento ĉe Oracle-Koreio estas la oka persono plej riĉa en la mondo. Petu de la direkcio de Oracle-Koreio, ke ĝi komencu tuj sincerajn intertraktadojn kun la koreia sindikato de la dungitoj de Oracle, kaj ĉesigu la ekspluatadon de la laboristoj, kiuj ebligas la sukceson de la entrepreno. 




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
Hyoung.lae.kim@oracle.com, uni.icts.global.union@gmail.com